Nigra romano
La nigra romano (en franca: roman noir, kaj en angla hard-boiled) estas kiel difinis Raymond Chandler en sia eseo La simpla murdarto (1950), la romano de la profesia etoso de krimo. La termino "nigra" rilatas origine al la fakto, ke ĝi estis publikigita en la revuo Black Mask (Nigra Masko) de Usono kaj en la kolekto Série Noire (Nigra Serio) de la franca eldonejo Gallimard,[1] sed ankaŭ al la malhela karaktero de la medioj en kiuj okazas la intrigo, for de la riĉaj domegoj en kiuj okazis la intrigo de la tipaj kromromanoj de la epoko.[1] Aliaj preferas la nomon de krimromano.
La termino estas asociata al tipo de krimromano en kiu la solvo de la mistero ne estas la ĉefa celo kaj la intrigoj estas ofte perfortaj; la divido inter bonuloj kaj maliculoj ĉe la roluloj estas svaga kaj la plej granda parton de la ĉefroluloj estas venkitaj individuoj dekadencaj serĉe de la vero.
Tiparo
[redakti | redakti fonton]Fakte estas kvar tipoj de nigra romano:[2]
- Agadromano kun detektivo kiel protagonisto.
- Romano ekde la vidpunkto de la krimulo.
- Romano ekde la vidpunkto de la viktimo.
- Romano ekde la vidpunkto de la juĝisto.
Kreintoj de la ĝenro
[redakti | redakti fonton]La patroj de la ĝenro estas jenaj:
- Dashiell Hammett: detektivoj estas Sam Spade, Nick Charles kaj la agento de Continental. Li verkis kvin romanojn: Ruĝa Rikolto, La Malta Falko, La malbeno de Dain, La maldikulo kaj La kristala ŝlosilo. Li publikigis en la revuo Black Mask en la 1920-aj jaroj sub titolo La detektivo de Continental. Li estis la unua verkisto de krimromanoj kiu atentis la socian tavolon en kiu okazas la krimo, nome la malaltnivelaj etosoj, kiujn li bone konis ĉar li estis estinta privata detektivo de la agentejo Pinkerton. Lia stilo estas lakona, impresiisma.
- Raymond Chandler: la ĉefa detektivo estas Philip Marlowe, adaptita al kino fare de Bogart kaj Robert Mitchum, inter aliaj. Li estas la ĉefrolulo de The Big Sleep, Farewell, My Lovely, The long goodbye, La sinistra fenestro, La damo en la lago, Playback kaj La juna fratino. En liaj rakojntoj, publikigitaj ĉefe en la Dime Detective Magazine, aperis ankaŭ aliaj detektivoj, nome John Dalmas kaj John Evans, kiu mikse rezultis en Philip Marlowe. Tiu verkisto karakteriziĝas per ironia kaj cinikisma stilo, de ingenia kaj akra frazaro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 «La novela policíaca: una introducción» Biblioteca Nacional de España.
- ↑ Lorena Amaro, Marcela Cabrera, Alejandra Caballero, Lengua Castellana y Comunicación 2, Santiago de Chile, 2005, p. 229
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Julian Symons, Historia del relato policial, Barcelona: Editorial Bruguera, 1982.
- Fereydoun Hoveyda, Historia de la novela policíaca, Madrid: Alianza Editorial, 1967.